La Nov-Zelanda Esperanto Asocio estas la landa Esperanto-asocio de Nov-Zelando. NZEA estas korporaciigita organizo en Nov-Zelando. NZEA estas aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio.
La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio ĝenerale aranĝas ĉiujaran kongreson de Esperanto dum tri aŭ kvar tagoj. Ĝiaj kongresoj kutime okazas en januaro aŭ februaro kaj eksterlandanoj estas bonvenaj partopreni. Proksimume ĉiun kvaran jaron NZEA kongresas kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ekzemple en januaro 2008 okazis tre sukcesa naŭtaga Oceania Kongreso en Auckland kun multaj esperantistoj el Aŭstralio kaj el aliaj landoj. Klasoj okazis por komencantoj, progresantoj kaj fluaj parolantoj de la lingvo. Sesioj okazas pri la lingvo Esperanto, distrado, jarkunsidoj ktp.