Events 2019-01-21T07:42:28+00:00

Estas multaj kluboj kiuj renkontiĝas por babili esperante kaj por lerni kune. Ĉiuj estas bonvenaj!

Aŭklando

La Aŭklanda Esperanto-Societo (AES) regule kunvenas en la unua kaj la tria merkredo de ĉiu monato. Aldone, laŭ la kalendaro, ankaŭ la kvinan merkredon.

Christchurch

La regula programo estas interrompita de la tertremoj, sed bonvole kontaktu nin pri la estontaj kunvenoj.

Masterton

La klubo kunvenas je la 2-a ptm ĉiun merkredon inter februaro kaj decembro en la domo de klubano.

Tauranga/Rotorua

Grupo de Esperantistoj kunvenas regule en ĉi tiu regiono.

Velingtono

La Rondo de Wellington kunvenas inter februaro kaj decembro, la duan merkredon de ĉiu monato en Upper Hutt.

Kongresoj kaj Jarkunsidoj

Kongreso de Esperanto ĝenerale okazas en Nov-Zelando sed foje en Aŭstralio. Tio estas bona okazo por kunveni kun aliaj el diversaj partoj de la lando kaj ankaŭ el eksterlande.

International

For a regularly updated list of worldwide events check the list Eventoj.

La Universala Esperanto-Asocio

Kompreneble okazas multaj Esperanto-eventoj tra la mondo.
Por regule aktualigata listo de eventoj tra la mondo kontrolu ĉe Eventoj.
Aliĝu ĉi tie (ligilo al https://uea.org/info/en/membreco) aŭ kontaktu nin pri kiel aliĝi.

Subvencioj

La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio bonvenigos petojn por subvencio de homoj kiuj volas partopreni niajn kongresojn.

Reitoria da Universidade de Lisboa, Portugal
103-a Universala Kongreso de Esperanto
0
0
0
0
Days
0
0
Hrs
0
0
Min
0
0
Sec