PROGRESANTOJ 2019-01-21T07:17:56+00:00

Lerninte la bazojn de la lingvo vi povas plibonigi vian fluecon pligrandigante vian vortostokon kaj praktikante aŭskulkadon, legadon, verkadon kaj paroladon. Jen ni proponas kelkajn rimedojn.

Aŭskultado

DVD-kurso nomita Pasporto Al La Tuta Mondo haveblas. Distra dramo tute en simpla Esperanta lingvaĵo kiu progresas tra 15 lecionoj. Ĉiu leciono ankaŭ havas enkondukon por klarigi gramatikajn punktojn, kaj havas skribajn ekzercojn rilate al la leciono.

Estas iom da Esperantaj radiostacioj kaj podkastoj en la interreto:

Ekde la komenco de la radiostacio mem, teamo de laboremaj Esperantistoj prezentis unu horan radio-elsendon per la loka etna radiostacio de Melburno, 3ZZZ.

Enhavanta diversan Esperanto-muzikon kaj nuntempajn aferojn, la elsendon gajnis popularecon kaj mondan sekvantaron.

Aŭskultu lunde je la 1a ptm Melburna tempo ĉe 92.3FM, trafu la plej freŝan elsendon iam ajn ĉe la 3ZZZ retpaĝo, aŭ aŭskultu iun ajn pasintan elsendon ĉe nia 3ZZZ Radio-Arkivo page.

Oni povas trovi aliajn Esperantajn Podkastojn ĉi tie.

Vortaroj, Gramatiko kaj Referenco

La plej utilaj vortaroj por la progresanto estas:

  • English Esperanto English Dictionary de John C. Wells 2010, kiu estas presita kaj estas havebla interrete, kie vi povas serĉi specifan vorton.
  • La interreta English-Esperanto Wikionary
  • Esperanto-English Dictionary de Montagu C. Butler 1967, kies presita formo ne plu estas havebla, sed estas havebla kiel senpaga bitlibro
  • Vikipedo Vikipedo havas la 32a plej altan nombron da artikoloj (je January 2016).

Bona gramatiko de Esperanto estas Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG)

La Esperanta versio de Wikipedia (Vikipedo) havas multajn artikoloj tute en Esperanto per kiu vi povas ekzerci vian lingvokonon.

Bonega gramatiko de Esperanto estas Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko  (PMEG).

Muziko

Diversaj Esperantaj muzikaĵoj inklude de popo, roko, alternativa, hip-hop, teĥno, ĥora kaj tradicia popolmukizo estas aĉeteblaj ĉe Vinilkosmo Interrete.  Ili ankaŭ havas iujn senpagajn muzikaĵojn elŝuteblajn.

Kolektaĵo da Esperanta muziko kun video troviĝas ĉe Esperanto-Musiko TV

Legado

Legado

Retpaĝaroj
Lernu.net havas legobazitajn kursojn por progresantoj.  Gerda Malaperis estas bona komencopunkto post kurso por komencantoj.
Povas esti granda salto de kurso por komencantoj al legi tutajn retpaĝojn en Esperanto. Tamen bona komencloko estas Facila Vento. Tiu estas Esperanta Retejo starigita precipe por lernantoj kaj kiu uzas nur la 700 plej oftajn vortradikojn en Esperanto. En ĝi abundas facile legeblaj mallongaj rakontoj kaj novaĵoj.

Libroj

Kiam vi estas preta, vasta gamo da libroj pri multaj temoj estas disponebla. Kial ne legi tradukaĵon de bona libro kiun vi jam scias, aŭ provi originalan esperantan verkon?

Esperanto-USA Retbutiko – en la angla

FEL Retbutiko – en la angla, en Esperanto kaj en aliaj lingvoj

Universala Esperanto Asocio (UAE) Catalogue  – en Esperanto

Iuj grandaj interretaj vendistoj ankaŭ stokas Esperantajn librojn:
Troviĝas iuj esperantaj libroj en la Book Depository (bazita en Britio) – kvankam ili ne havas grandegan stokon ili povas sendi senpage eĉ al Nov-Zelando, kiu signifas ke ili iam havas la plej bonan valoron.

Verkado

Serĉu por vi interretan korespondanton kaj komencu vere uzi Esperanton translime. Estas granda plezuro komuniki kun iu kun kiu vi ne havas komunan patrinan lingvon.  Oni povas serĉi aliajn lernantojn ĉe lernu.net aŭ ĉe  koresponda-servo.
Vi povus startigi vian propran Esperantan blogon. Se vi estas membro de NZEA, bonvolu informi nin pri ĝi kaj ni enmetos ligilon al via blogo.

Ludoj

Ludoj

Scrabble  – Ludi la konatan vortkrean ludon, en Esperanto. Vi povas ludi kontraŭ komputilo aŭ kontraŭ aliaj homoj.
Krucvortenigmoj – PuzzleFoundry.com estas unika retejo kie oni povas krei, publikigi kaj kunhavigi la proprajn krucvortojn. PuzzleFoundry (EnigmoFandejo) aktuale estas realigita en kvin lingvoj, inkluzive de Esperanto. Ĉiun lingvon subtenas vortaro, per kiu oni povas serĉi vortojn por elekti taŭgan vortojn por vortenigmo.
Dua Vivo – Virtuala mondo kiun oni ludas interrete (senpage). Troviĝas aktiva grupo de Esperantistoj en Esperanto-Lando en Second Life kaj oni povas renkonti kaj babili rete. Eĉ troviĝas lecionoj en  Esperanto kaj virtualaj lekcioj kaj kunvenoj.

Programaroj

Iuj programaroj disponeblas en Esperanta versio. Jen iuj popularaj:

Libreoffice en Esperanto por redakti dokumentojn, kalkultabelojn, ktp kun kontrolilo de vortumo.

Firefox-krozilo – Esperanta versio

EKKOMUNIKIĜI

Parolado

Pasintece puvus esti malfacile ekzerci paroli kun aliaj se neniu alia en via distrikto parolas Esperanton. Nun, per la Interreto, Esperantoparolantoj estas nur kelkajn alklakojn for, kaj oni povas amikiĝi kun esperantistoj tra la mondo.

Alia metodoj por paroli kun aliaj esperantoparolantoj estas Skype kaj GoogleHangouts. Ekzistas Yahoo-grupo kun listo da Esperantaj Skype-uzantoj.

Se vi loĝas en Wellington, Auckland, Christchurch, Masterton aŭ Tauranga, tie troviĝas lokaj Esperanto-grupoj kiuj kunvenas regule. Plua informo ĉi tie.

Aŭ venu al nia kongreso kaj praktiku Esperanton kun aliaj el Nov-Zelando kaj el eksterlande.

Reading

Websites
Lernu.net has a number of reading-based courses for the intermediate learner.  Gerda Malaperis is a good place to start after doing the beginner courses.
It can be quite a leap going from the beginner courses to reading full websites in Esperanto.  A good place to start though is Facila Vento.  This is an Esperanto website set up especially for learners and uses only the most common 700 root words in Esperanto. There are plenty of easy-to-read short stories and news articles.

Verkado

Serĉu por vi interretan korespondanton kaj komencu vere uzi Esperanton translime. Estas granda plezuro komuniki kun iu kun kiu vi ne havas komunan patrinan lingvon. Oni povas serĉi aliajn lernantojn ĉe lernu.net aŭ ĉe koresponda-servo.

Vi povus startigi vian propran Esperantan blogon. Se vi estas membro de NZEA, bonvolu informi nin pri ĝi kaj ni enmetos ligilon al via blogo.

Second Life

Second Life (Dua Vivo) – A virtual reality world which you play online (for free). There is an active group of Esperantists in Esperanto-Lando on Second life and you can meet and chat online. There are even online Esperanto lessons and virtual lectures and meetings.

Here’s a video about it if you want to find out more (in Esperanto):